domingo, 16 de abril de 2017

Haicais da adolescência em esperanto


Link curto para esta postagem: fishuk.cc/haicais


Português: O haicai é um pequeno poema cuja origem pode se encontrar no Japão de alguns séculos atrás, e que se reforçou como arte no século 17. O nome japonês é “haikai”, mas alguns poetas ingleses usavam o nome “haiku”, que originou a palavra em esperanto (hajko). Ele é composto de três versos: o primeiro com cinco sílabas, o segundo com sete sílabas e o terceiro também com cinco sílabas. A rima não é obrigatória. Em geral, o tema é a descrição de um momento da natureza ocorrido na estação do ano em que o haicai é escrito, ou um sentimento que o autor tem por causa desse momento da natureza e que também prode ser descrito no poeminha. Os mais relevantes escritores japoneses de haicai foram Yosa Buson, Matsuo Munefusa (mais conhecido pelo nome Bashoo), Kobayashi Issa e Masaoka Shiki. Alguns poetas modernistas do Brasil também usaram essa receita, também com outros temas, entre eles Guilherme de Almeida, Paulo Leminski e os atuais Millôr Fernandes e Débora Novaes de Castro.

Nesta página você pode ler meus próprios haicais, que escrevi em esperanto, quando eu ainda era adolescente (de 2004, quando conheci essa arte, a 2005 ou 2006, quando terminei o ensino médio e comecei a faculdade). Até 2006, eles estiveram publicados num antigo site meu de esperanto com textos originais na língua e textos didáticos pra falantes de português. Sem nenhuma correção no conteúdo, mas algumas mudanças no design, estou finalmente os republicando aqui. Ninguém antes havia lido os poeminhas. Quanto à métrica, não usei o sistema comum no francês e no português, nos quais as últimas sílabas átonas dos versos não são contadas, pois eu considerei também as últimas sílabas átonas como sílabas poéticas. Leia minhas pérolas (infelizmente não traduzidas, e felizmente intraduzíveis)!

Esperanto: Hajko estas poemeto, kies origino povas esti trovata en Japanio de antaŭ kelkaj jarcentoj kaj estis plifirmigita kiel artaĵo en la 17-a jarcento. La japana nomo estas “haikai” (pron. hajkaj), sed kelkaj anglaj poemistoj uzis la nomon “haiku” (pron. hajku), kiu originigis la Esperantan vorton. Ĝi estas farata el tri versoj: la unua kun kvin silaboj, la dua kun sep silaboj kaj la tria ankaŭ kun kvin silaboj. Oni ne bezonas rimon. La temo plej ofta estas priskribo de natura momento okazita en la sezono, kiam la hajko estas skribata, aŭ sento, kiun la aŭtoro havas pro tiu momento de la naturo, kiu ankaŭ povas esti priskribata en la poemeto. La plej elstaraj japanaj hajkistoj estis Josa Buson, Macuo Munefusa (pli konata kiel Baŝoo), Kobajaŝi Issa kaj Masaoka Ŝiki. Kelkaj modernismaj poemistoj en Brazilo ankaŭ uzis la recepton, ankaŭ kun aliaj temoj, ekzemple Guilherme de Almeida, Paulo Leminski kaj la nuntempaj Millôr Fernandes kaj Débora Novaes de Castro.

Ĉi-paĝe, vi povas legi miajn proprajn hajkojn, kiujn mi skribis en Esperanto, kiam mi estis ankoraŭ plenkreskanto (de 2004, kiam mi ekkonis ĉi tiun arton, ĝis 2005 aŭ 2006, kiam mi finis la liceon kaj komencis la universitaton). Ĝis 2006, ili estis publikataj en antikva retejo mia pri Esperanto kun originalaj tekstoj en la lingvo kaj instruaj tekstoj por portugal-parolantoj. Sen ia korekto en la enhavo, sed kelkaj ŝanĝoj en la dizajno, mi finfine republikigas ilin ĉi tie. Neniu iam antaŭe legis la poemetojn. Pri la silabmezuro, mi ne uzis la sistemon uzatan de la franca kaj portugala lingvoj, kie la lastaj neakcentaj silaboj de la versoj ne estas konsiderataj, ĉar mi konsideris ankaŭ la lastajn neakcentajn silabojn kiel poemajn silabojn. Legu miajn perlojn!



Mondo de stultaj
homoj luktantaj kontraŭ
aferoj stultaj.
Ho, bela lingvo
dolĉa, regula, simpla
por ĉia esprim’.
Pola geniul’
de l’ ŝanĝemaj ideoj
por la homaro.
Mi ne scias, ĉu
nia supersignado
vere utilas.
Mi ĝojiĝas
se tra l’ urbo promenas
por la distrado.
Patro kaj filo
promenas sur l’ avenu’:
dimanĉo bela.
Ĉu bela urbo?
Florianopolo ja,
en la insulo.
La sun’ foriras
en alia tagfino:
nova espero.
Tago feliĉa
’stas resti kun l’ amikoj
en piedpilkad’.
Floro kaj birdo:
kisanto kaj kisato
kisas nature.
Sole mi pensas
pri l’ signifo de l’ vivo:
mia meditad’.
Verda agropir’
beligas ruĝan teron
de mia ĝarden’.
Blua ĉielo
sen nuboj: do, ne pluvos
por nia profit’.
Ho, dolĉa knabin’,
amegu min eterne,
ĉiam senhalte.
Dragonoj mensaj
ekzistas en la homoj
stultaj kaj ĝenaj.
La solvo monda
por lingv’ internacia
estas Esperant’.
Di’ ankoraŭ ne
ekzistis dum la aper’
de nia mondo.
Mon’ kaj luksaĵoj
regas la koron de la
homo sen amo.
Mil naŭcent dek kvar:
jar’, en kiu la homar’
konis l’ inferon.
Rivero kaj fiŝ’:
dom’ kaj ĝia loĝanto,
apud la arbar’.
La sukerujo
plena je sukero kaj
etaj formikoj.
Ŝuoj ĉe la pord’
indikas, ke la patrin’
ankoraŭ dormas.
Kato sur tegment’
miaŭadas senĉese:
ĉu ekdormos mi?
Verda stelo en
la ĉielo: Zamenhof
ridetas al ni.
Larmetoj falas
el l’ okuloj: ĉu ĝojet’
aŭ tenata trist’?
Aviadiloj:
birdegoj faritaj el
malpeza metal’.
De l’ urb’ la stratoj
plenaj je kamionoj:
ĉiutaga viv’.
L’ aŭtun’ foriras
sed ankoraŭ pluvetas:
malseka klimat’.
Kolora papilo
flugas apud mia kap’:
ĉu anĝeleto?
Mia kara av’
scipovis plurajn lingvojn:
inteligento.
Flavaj folioj
samarbaj al la verdaj:
brazila flago.
Morusarbego
regas arogantule
sur la monteto.
Fajret’ estingas
kandelon finiĝantan:
ĉu esper’? Kie?
Aperas la sun’
en mateno glacia:
finfine, varmo.
En Esperanto
miaj hajkoj aperas
multe pli bele.
Biblio: judoj,
profetoj, kristanismo,
leteroj, rivel’.
Nur ĉe la tablo
la homoj bone manĝas
kaj gustumadas.
Mia kor’ sentas
tion, kion pensas la
aliul’ pri mi.
Karol Wojtyła:
la papo de la paca
justecpolitik’.
La tutmondigo
ne respektas kulturojn
kaj bestigas nin.