segunda-feira, 4 de março de 2024

Esperanto, língua única à ONU (2004)


Link curto pra esta publicação: fishuk.cc/esperanto-onu

Aqui está outro texto que publiquei num antigo site sobre esperanto por mim mantido entre 2005 e ca. 2007. Trata-se de um artigo escrito pelo jornalista Ignacio Ortega, cujo título é “Conferência na China propõe esperanto como língua franca da ONU” e publicado pelo portal UOL em 30 de julho de 2004. Infelizmente, o endereço original não está mais disponível, e penso hoje que a língua original era o espanhol. O autor descreve o 89.º Congresso Universal de Esperanto, ocorrido em Pequim, e alguns anos depois o traduzi pro esperanto com o título “Konferenco en Ĉinio proponas Esperanton kiel komunlingvon de UN”. Finalmente você pode ler novamente abaixo as duas versões, com uma pequena introdução em esperanto!


Jen alia teksto, kiun mi publikigis en malnova retejo pri Esperanto de mi subtenita inter 2005 kaj ĉ. 2007. Temas pri artikolo skribita de la ĵurnalisto Ignacio Ortega, kies titolo estas “Conferência na China propõe esperanto como língua franca da ONU” (Konferenco en Ĉinio proponas Esperanton kiel komunlingvon de UN) kaj publikigita de la brazila portalo UOL la 30-an de julio 2004. Bedaŭrinde la originala adreso ne plu estas disponebla, kaj hodiaŭ mi supozas, ke la originala lingvo estis la hispana. La aŭtoro priskribas la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto, okazigitan en Pekino, kaj post kelkaj jaroj mi tradukis ĝin al Esperanto. Ĉi-sube vi povas finfine legi denove la du versiojn:


Os especialistas que participam da 89.º Conferência Internacional de Esperanto em Pequim propuseram sua designação como língua franca na ONU, porque consideram que poderá economizar 100 milhões de dólares anuais aos cofres da organização. “Embora a ONU tenha seis línguas de trabalho, a maioria dos documentos são transcritos diretamente em inglês, que se tornou hegemônico”, denunciou o sul-coreano Lee Chong-Yeong, vice-presidente da Associação Universal de Esperanto.

Pequim recebe a conferência pela primeira vez desde 1986. Seu objetivo é promover a difusão do esperanto como língua neutra, sem preconceitos históricos, políticos e raciais que têm os outros idiomas. Segundo Lee, “é necessário o advento de uma nova ordem linguística internacional para defender a igualdade entre as línguas e evitar seu desaparecimento”. Inclusive, o acadêmico sul-coreano propôs que todos os documentos e tratados internacionais sejam traduzidos ao esperanto, pela facilidade de sua aprendizagem, além da ausência de distinções e exceções entre sua escrita e sua pronúncia fonética. O professor sul-coreano criticou os linguistas que tacham os defensores da globalização do esperanto de “utópicos” e lembrou que mais de 10 milhões de pessoas já o utilizam como ferramenta de comunicação em aproximadamente 120 países.

Neste sentido, Su Jinzhi, professor do Instituto de Linguística Aplicada de Pequim, lembrou que “muitas pessoas no mundo não falam inglês, por isso seus direitos humanos são seguidamente violados”. “A solução é o uso de uma linguagem comum e a manutenção da diversidade linguística”, acrescentou Su, que disse que 10 mil pessoas falam esperanto na China. As organizações sob comando da ONU utilizam muitas línguas, mas acabam se sobressaindo as oficiais: inglês, espanhol, francês, chinês, russo e árabe, o que não evita que as despesas em traduções sejam exageradas. Para amparar seus argumentos, o professor chinês afirmou que o esperanto “não interfere na soberania de outros países, já que é uma ferramenta de comunicação complementar, desligada dos interesses nacionais”.

Aplicando com rigor o princípio de que “a linguagem é a transmissão do pensamento”, os participantes da conferência proclamaram que a igualdade linguística é a base para a igualdade social, o respeito à soberania e os direitos humanos. Além disso, os especialistas dos Estados Unidos, da Europa e do Japão concordam ao defenderem que o mundo seria mais pacífico se o esperanto, criado para facilitar a comunicação entre pessoas de várias origens, fosse o idioma universal. “As relações de dominação política e econômica influenciam nos laços que são estabelecidos entre as diferentes línguas e culturas”, apontou Renato Corsetti, presidente da Associação Universal de Esperanto.

A Unesco adotou duas resoluções, em 1954 e 1985, nas quais defendia a “validade” e o “potencial” do esperanto como ferramenta de comunicação internacional, apoiando seu ensino na educação primária e secundária.

O esperanto é uma criação do polonês L. Zamenhof (1859-1917), que publicou o primeiro texto nesta língua em 1887, com o pseudônimo de “Dr. Esperanto”, que significa “aquele que espera”, com o propósito de superar as barreiras linguísticas. No total, 75 por cento do vocabulário do esperanto deriva de idiomas latinos, especialmente o francês, 20 por cento de línguas germânicas e o resto de eslavas (incluindo o grego). Segundo seus usuários, o esperanto é cinco vezes mais fácil de aprender do que o espanhol, dez vezes mais do que o russo e 20 vezes do que o árabe ou o chinês, já que seu vocabulário é reduzido, a ordem das palavras é livre, não tem diferenças de gênero e só existe uma conjugação verbal. Por ser um idioma neutro, que promove a igualdade de direitos e o internacionalismo, não favorece o homem sobre a mulher, o adulto sobre a criança e algumas raças ou culturas sobre outras. Mas coloca todos no mesmo nível. Embora 10 milhões de pessoas falem o esperanto e dois milhões dominem sua escrita, só alguns milhares têm o esperanto como língua-mãe, em sua maioria na Europa. Entre outras eminências do mundo acadêmico e científico, Daniel Bovet, cientista francês vencedor do prêmio Nobel de Medicina em 1957, aprendeu o esperanto como primeira língua. E Reinhard Selten, Nobel de Economia em 1994, escreveu dois ensaios sobre a teoria dos jogos em esperanto.


La fakuloj, kiuj partoprenas en la Internacia Konferenco (aŭ Universala Kongreso, UK) de Esperanto en Pekino proponis sian elektadon kiel komunlingvon de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉar ili konsideras, ke ĝi povos ŝpari 100 milionojn da usonaj dolaroj ĉiujare el la kaso de la organizo. “Kvankam UN havas ses laborlingvojn, la plejmulto el la dokumentoj estas rekte transkribitaj en la angla lingvo, kiu fariĝis hegemonia”, denuncis la sudkoreo Lee Chong-Yeong, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Pekino gastigas la konferencon unuafoje ekde 1986. Ĝia celo estas okazigi la disvastigon de Esperanto kiel neŭtrala lingvo, sen historiaj, politikaj kaj gentaj antaŭjuĝoj, kiujn havas la aliaj lingvoj. Laŭ Lee, “estas bezonata la apero de nova internacia lingva ordo por la defendo de egaleco inter la lingvoj kaj eviti ilian estingiĝon”. Krome, la sudkorea akademiano proponis, ke ĉiuj internaciaj dokumentoj kaj traktadoj estu tradukitaj al Esperanto, pro ĝia lernada facileco, krom la neekzisto de distingoj kaj malregulaĵoj inter ĝiaj ortografio kaj elparolo. La sudkorea profesoro kritikis la lingvistojn, kiuj nomigas la defendantojn de la tutmondigo de Esperanto kiel “utopiulojn” kaj memorigis, ke pli ol 10 milionoj da homoj jam uzas ĝin kiel komunikilon en proksimume 120 landoj.

Tiudirekte, Su Jinzhi, profesoro de la Pekina Instituto de Aplikata Lingvistiko, memorigis, ke “multaj homoj en la mondo ne parolas la anglan, tial iliaj homaj rajtoj estas ofte profanataj”. “La solvo estas la uzado de komuna lingvo kaj la daŭrigado de lingva plureco”, aldonis Su, kiu diris, ke 10 mil homoj parolas Esperanton en Ĉinio. La organizoj komandataj de UN uzas plurajn lingvojn, sed fine superfortas la oficialajn: la anglan, la hispanan, la francan, la ĉinan, la rusan kaj la araban; tio ne evitas, ke la malŝparoj por tradukoj estu troaj. Por subteni siajn argumentojn, la ĉina profesoro asertis, ke Esperanto “ne intervenas en la suverenecon de aliaj landoj pro tio, ke ĝi estas kroma komunikilo, neligita al la landaj interesoj”.

Rigore aplikante la principon, ke “la lingvo estas la transsendo de la penso”, la gepartoprenantoj de la konferenco proklamis, ke la lingva egaleco estas la bazo por la socia egaleco, la respekto al la suvereneco kaj la homaj rajtoj. Krome, la fakuloj de Usono, Eŭropo kaj Japanio interakordis tiam, kiam ili defendis, ke la mondo estus pli paca, se Esperanto, kreita por faciligi la komunikadon inter homoj el pluraj devenoj, estus la universa lingvo. “La rilatoj de politika kaj ekonomia superregado influas la ligojn, kiuj estas establitaj inter la malsamaj lingvoj kaj kulturoj”, indikis Renato Corsetti, prezidanto de UEA.

Unesko adoptis du rezoluciojn, en 1954 kaj 1985, per kiuj ĝi defendis la “validecon” kaj la “povecon” de Esperanto kiel internacia komunikilo, apogante ĝian instruadon dum la baz- kaj mez-lerneja edukado.

Esperanto estas kreaĵo de la polo L. Zamenhof (1859-1917), kiu publikigis la unuan tekston en ĉi tiu lingvo en 1887, per la kaŝnomo “D-ro Esperanto”, kiu signifas “tiu, kiu esperas”, kun la celo venki la lingvajn barojn. Entute, 75 po cento el la Esperanta vortaro originis el latinidaj lingvoj, surtute la franca, 20 po cento el ĝermanaj lingvoj kaj la cetera pocento el slavaj lingvoj kaj la greka. Laŭ ĝiaj uzantoj, Esperanto estas kvinoble pli facile lernebla ol la hispana lingvo, dekoble pli facila ol la rusa kaj dudekoble pli facila ol la araba aŭ la ĉina, vidite ke ĝia vortaro estas etigita, la vortordo estas libera, ne ekzistas malsamo inter vortoseksoj kaj ekzistas nur unu verba konjugacio. Ĉar ĝi estas neŭtrala lingvo, kiu okazigas la rajtan egalecon kaj la internaciismon, ĝi ne favoras la viron rilate al la virino, la plenkreskulon rialte al la infano kaj kelkajn gentojn kaj kulturojn rilate al la aliaj. Sed ĝi egalniveligas ĉiujn. Kvankam 10 milionoj da homoj parolas Esperanton kaj 2 milionoj mastras ĝian skribadon, nur kelkaj miloj havas Esperanton kiel gepatran lingvon, plejmulte en Eŭropo. Inter aliaj eminetuloj el la scienca kaj akademia mondo, Daniel Bovet, franca scientisto, kiu gajnis Nobel-premion pri Medicino en 1957, lernis Esperanton kiel unuan lingvon. Kaj Reinhard Selten, Nobel-gajninto pri Ekonomio en 1994, skribis en Esperanto du eseojn pri la teorio de la ludoj.



Nenhum comentário:

Postar um comentário

Deixe suas impressões, mas não perca a gentileza nem o senso de utilidade! Tomo a liberdade de apagar comentários mentirosos, xenofóbicos, fora do tema ou cujo objetivo é me ofender pessoalmente.